Unua artikolaro 5/7
La sanktaj vortoj kiuj estas skribitaj ĉi-batalkampe/ĉi-planete
(kaj mi supozas ĉie kie ”La malica kiu mensogas pri sia nomo”
(kiu mensoge nomis sin ”Tiu kiu ŝanĝas nomojn”) operacias),
estas grandparte -kiam ne temas
pri rankonto pri gesanktulo- iom
malpurigitaj. La malpureco havas la ĉefan kaŭson ke la dia regno
estas infiltrita de la aro de maliculoj mi nomas ”La malica kiu
mensogas pri sia nomo”, kaj estas ebla ĉar la manifesto de la
skribaĵoj estas karakterizita de la jenaj tri distingoj:
- La vortoj inspiritaj, sanktaj kiam ne inteligente trapensitaj kaj peneme elektitaj, venas al la verkisto per milda fluo de intuicio. Fluo kiu normale povas facile esti prenita kaj daŭrigita de aliaj pli dezir(eg)emaj anĝeloj/perantoj: En nia spirita proksimeco estas tut-normala ke diamondanoj formulas/finas intuiciajn mesaĝojn por unu la alia – sen kontroli kiu prenis la ’vorton’. Ĉar:
- Ĝenerale, kaj la perantoj (aŭ ilia mesaĝ-anĝeloj) kaj la inspiritaj verkistoj estas (estis) fidemegaj je la pureco de ilia Dio – ilia inspiro: Certaj ke neniu maliculo povus misgvidi ilin, igi ilin diri/skribi malveraĵojn. (Vidu S&S p.501)
- Plej ofte la verkistoj ne komprenis iliajn proprajn skribaĵojn sufiĉe profunde por korekti ilin.
En
nia mondo (mi teorias), kiam profeto ricevas mesaĝon el supre, tiu
mesaĝo estas kontraŭ-laborita de (almenaŭ) unu subkonscia ordono
ne pripensi ĝin, kun pli da forto timiga des pli alta ĝi estas -
kaj tial efekte paralizas la inteligenton/pensokabablon. Tial
estas daŭre multaj homaranoj kiuj ne libere pensas – precipe pri
la vero de nia situacio.
Comments
Post a Comment